Transmara distrikto (Francio)

Regionoj kaj kolektivumoj, kiuj konsistigas la transmaran distrikton por eŭropaj balotoj

La transmara distrikto (france "circonscription Sud-Est") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio, per la traktato de Nico, inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento. Kreita en 2003[2], kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj, ĝi arigas balotantojn de regionoj Gvadelupo, Franca Gujano, Reunio kaj Martiniko kaj aliaj teritorioj de la transmara Francio en unu sola balotantaro, kiu enhavis, en 2004, 1 435 978 enskribitojn[1].

Laŭ la dispozicioj difinitaj per la leĝo n° 2007-224 de la 21-a de februaro 2007 : « La transmara distrikto konsistas el tri sekcioj. Ĉiu listo kandidato en tiu distrikto enhavas almenaŭ po unu kandidato por ĉiu sekcio. Dekreto disdonas la seĝojn de la transmara distrikto en la tri sekciojn. La sekcioj estas limigitaj tiel :

Tiu leĝo, kiu estis aplikita por la unua fojo en junio 2009, ebligis eviti la kazon, kiu okazis en 2004, kiam tri deputitoj el tri estis el Reunio, la plej loĝata kolektivumo.

  1. 1,0 1,1 Rezultoj de la eŭropaj balotoj de la 13-a de junio 2004 - Baloto finita la 13-an de junio je la 17h55 : en la transmara distrikto Arkivigite je 2009-05-31 per la retarkivo Wayback Machine, TTT-ejo de la ministerio pri enlandaj aferoj.
  2. Leĝo n° 2003-327 de la 11-a de aprilo 2003 pri elekto de la regionaj konsilianoj kaj de la reprezentantoj en la eŭropa Parlamento kaj ankaŭ pri ŝtata helpo al politikaj partioj (1) Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, Oficiala Gazeto de la 12-a de aprilo 2003 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search